辞書 ポルトガル語 - エスペラント

português - Esperanto

através エスペラント語:

1. tra tra


Ŝi parolis tra interpretisto.
La loĝantaro fine tranĉis de arboj dikajn branĉojn, per kiuj ĝi faris portilon, sur kiun ili sidigis la princinon: tiele ŝi estis triumfe portata al sia palaco tra la aklamanta kaj krianta loĝantaro.
Nuntempe ĉiu, kiu havas retaliron, povas havi rektan kontakton kun aliaj homoj de tre diversaj kulturoj tra la mondo.
Ĉar la vetero belis, mi sentis min tute rekompensita por mia marŝo tra la vastaj kaj tre densaj arbaroj riĉaj je cervoj.
La rus-turkaj militoj etendas sin tra preskaŭ kvar jarcentoj de historio, de konfliktoj kaj de diplomatiaj regresoj.
Ĉu vi volas aĉeti kompleton? demandis la butikistino al Dima, kiu alportis la odorojn de la antaŭa nokto kun si, kiam li paŝis tra la pordotruo.
Ili emis akcepti vojaĝajn suferojn – precipe tiam, kiam oni devis iri piede aŭ rajdante tra nesekuraj vojoj – nur por renkontiĝo kun novaj kaj malsamaj homoj.
Kaj tra la historio Islamo montris parole kaj age la eblojn de religia tolero kaj rasa egalrajteco.
Kiam niaj mistikuloj diris, ke la vojaĝo estas tre necesa kaj bezonata por la homo, eble tio signifis vojaĝi tra homoj, ne tra horizontoj.
Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.
Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
La leĝo estas reto kun maŝoj, malvastaj kaj vastaj; tra la vastaj glitas la inteligentuloj, en la malvastaj la stultuloj kaptiĝas.
Li rigardis tra la montrofenestro kaj liaj okuloj grandiĝis kiam ili trafis belegan nigran kostumon, kaj liaj okuloj ankoraŭ pli grandiĝis kiam li rimarkis la prezoŝildon de 3 000 000 BYR.
Li dediĉis la tutan poemon al la blueco de la okuloj de sia viktimo, kiun la du policistoj ellaŭte legis, unu al la alia, tra histeria, plora ridado.