辞書 ポルトガル語 - エスペラント

português - Esperanto

nem エスペラント語:

1. nek


Tempo ne havas dividaĵojn por marki sian pasadon, neniam estas fulmotondro nek trumpetado por anonci la ekon de nova monato aŭ jaro. Eĉ kiam ekas nova jarcento, estas nur ni, mortemuloj, kiuj aŭdigas sonorilojn kaj pafadojn.
Al neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek rifuzita la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.
En la kaleŝo sidis sinjoro, ne bela, sed ankaŭ ne malbela, ne tro dika, nek tro maldika; ne eblis nomi lin maljuna, sed li ankaŭ ne estis tre juna.
Timu nek la ĉielon nek la teron, sed timu aŭdi anon de Venĝoŭ paroli sian lokan lingvon.
La maljunaj paroj ofte preferas kontantan monon ol donacaĵojn, ĉar ili nek bezonas nek havas lokon por ili.
Malkoheraj pecoj da « verda kontinuo » kaj pinĉo da ekologia manĝaĵo en niaj teleroj ne sufiĉos por restarigi la kvaliton de la akvo, kiun ni trinkas nek por reteksi biodiversecon.
Ĉu via nova veturilo funkcias per benzino aŭ per dizeloleo? – "Nek nek, mi biciklas, oni forprenis mian stirlicencon".
Esti "tre okupita" ne signifas, ke oni kuras ĉien, nek, ke oni agas, kvazaŭ oni havus tempon por neniu aŭ nenio ajn.
Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio. Ĉiu rajtas ricevi juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj.
Se iu ne akceptas vin, nek aŭskultas viajn vortojn, foriru el tiu domo aŭ urbo kaj deskuu la polvon de viaj piedoj.
Ĉu ni ĉiuj ne trompas nin mem, nevole, kiam ni aldonas ĉi tie nur frazojn konstruitajn pro ilia tradukebleco kaj, fakte, kiuj fidele reprezentas nek respektivajn lingvouzojn, nek tradukajn problemojn?
Nek al pasintaj fiaskoj, nek pri estontaj sukcesoj, sed pri la nuno kaj hodiaŭo vi pensu.
Tiuj, kiuj manĝas ĝis misdigesto aŭ ebriiĝas, scipovas nek manĝi nek drinki.
Nek mi.